Gantopupo (Interreto)

Ĉi tiu artikolo temas pri uzantokonto en Interreto. Por fizika gantopupo rigardu la paĝon Ŝtrumpeta marioneto. Por projekta paĝo legu la artikolon Vikipedio:Gantopupo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pupo.

Gantopupo, aŭ virtualulo estas uzantokonto en Interreto uzata por trompo aŭ manipulado. La angla termino sockpuppet devenas de la vortkombino sock puppet kies signifo estas «ŝtrumpeta marioneto». Komence la termino temis pri tiuj personoj, kiuj ŝajnigas esti aliaj personoj kaj parolas kun aŭ pri si[1].

Nuntempe ĉi tiu termino inkludas ajnan uzon de interretaj uzantokontoj, kiu intence konfuzas homojn. Ekzemple, gantopupoj povas esti kreataj por reklami kompaniojn[2], por manipuli la opinion de retkomunumo[3], por ĉirkaŭiri forbaron en TTT-ejo. Uzo de pseŭdonimo kaj kreo de gantopupo estas malsamaj nocioj. Gantopupo prezentas sin kiel personon neniel rilatan al koncerna homo (kvankam envere ili estas la sama persono). En multaj interretaj komunumoj oni forbaras gantopupojn.

  1. Definition of sockpuppet (angle). Arkivita el la originalo je 2014-10-15. Alirita 2021-10-31.
  2. Brad Stone (2007-07-16). The Hand That Controls the Sock Puppet Could Get Slapped (angle). The New York Times.
  3. K. Elsner. China Uses an Army of Sockpuppets to Control Public Opinion – and the US Will Too (angle).

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy